Aspektas tiel digna kaj ĝentila ŝi, mia Dam', se iun ŝi salutas, ke ĉiu lango tremas kaj ekmutas, l' okuloj klinas sin en tim' humila. Aŭdante laŭdojn, iras ŝi, trankvile, humilvestita tute. Ŝi kondutas tiel, ke ŝajnas: la ĉielo ŝutas al tero ravon por miraklo brila. Tiel ŝi ĉarmas ĉiun alrigarde, al kor' donante dolĉon tra okuloj, ke tion scias sole, kiu provas. Kaj ŝajnas, ke tra ŝia buŝ' sin movas tenera spiro plena de ambruloj, diranta al l' anim': Suspiru arde. * * *Pri am' parolas ĉiu mia penso,sed tiel strange ili sin implikas: deziri ĝian regon unu indikas, l' alia dubas eĉ pri ĝia senco. Alia esperigas pri imenso de dolĉo, kaj alia min plorigas, jen tio tamen, kio ilin ligas: korprema tim' kaj indulgpet-intenco. Do mi ne scias, kian vojon preni; mi dirus vorton, sed ne scias, kian. Ho, ĉi senhelpa, amerara vago! Agordi ilin povus sola ago: mi devus peti malamikon mian, la Damon de Indulgo, min subteni. * * *Meditaj pilgrimantoj, vin retiras eble al forestantoj pens' memora. Ĉu venas vi de gento tiel fora, kiel aspekto via al ni diras, ke vi ne ploras, dum vi lante iras enpense mezon de la urb' dolora, kiel person' senscia aŭ ignora pri l' granda plago, kiu ĝin nun ŝiras? Ho, se vi haltus kaj aŭskulti emus, min ja certigas mia malfeliĉe ĝemanta kor': vi plore irus for. Perdita estas ĝia Beatrice, kaj la parolo, kiu pri ĝi temus, devus devigi ĉiun por ekplor'. |